John Bachman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1790 en Rhinebeck |
Morto | 24-an de februaro 1874 (84-jaraĝa) en Charleston |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Maria Martin (en) |
Okupo | |
Okupo | natursciencisto botanikisto kleriko ornitologo zoologo verkisto socia aktivisto |
John Bachman (4an de februaro 1790 – 24an de februaro 1874) estis usona luterana pastro, socia aktivulo kaj naturalisto kiu kunlaboris kun J.J. Audubon por produkti Viviparous Quadrapeds of North America kaj aliaj verkoj, ĉefe Unity of the Human Race, kiuj ege influis sur la disvolviĝo de la teorio de evoluado. Li helpis fondi Newberry College. Kelkaj specioj de animaloj estis nomitaj je lia honoro, kiel la Baĉmana leporo, la Baĉmana Pasero kaj la Baĉmana vermivoro.
Tiu lasta, nune preskaŭ certe formortinta, estis malkovrita en 1832 de Bachman, kiu prezentis kiu prezentis studohaŭtojn kaj priskribojn al sia amiko kaj kunlaboranto, John James Audubon. Audubon neniam vidis la vivantan birdon sed nomis ĝin honore de Bachman. En 1816, Bachman malkovris specion de rizmarĉa rato.[1]
Li servis en la sama preĝejo de Charleston (Suda Karolino) kiel pastro dum 56 jaroj sed li eĉ tiel trovis tempon por sekvi studojn de natura historio kiuj kaptis la atenton de la fama birdartisto John James Audubon kaj aliaj elstaraj sciencistoj de Anglio, Eŭropo, kaj alie. Krome li havis elstaran vivon en la luterana komunumo.